Home Print version Help Site map
Nitobe Centre for language democracy

Language questions

Valid XHTML 1.0 Strict

Languages in the EU - Minoritataj lingvoj

Minoritata lingvo estas lingvo parolata de minoritato de la loĝantaro de iu lando. Minoritataj lingvoj kutime ne estas oficialaj lingvoj de la koncerna lando, tamen ankaŭ ili havas sian kulturon kaj literaturon, foje nur buŝan, foje ankaŭ skriban.

Fakte la plejmulto de la lingvoj de la mondo estas minoritataj! Entute ja ekzistas ĉirkaŭ 220 ŝtatoj, sed inter 4 000 kaj 6 000 lingvoj.

Kelkaj minoritatoj estas nur branĉoj de sia ĉefgento, kiu regas en propra ŝtato (ekz. polaj minoritatoj en Germanio, Usono ktp. estas branĉoj de la pola ĉefgento en Pollando), sed multaj nacioj ne posedas propran ŝtaton kaj ekzistas sole kiel naciaj minoritatoj.

Kelkaj minoritatoj ekzistas sole en unu ŝtato (ekz. soraboj en Germanio), aliaj diaspore en multaj ŝtatoj (ciganoj).

Kvankam oni ĝenerale agnoskas, ke ĉiu lingvo havas rajton je ekzisto kaj ĉiu homo rajtas kleriĝi en sia gepatra lingvo, nur sufiĉe fortaj minoritatoj kapablas establi proprajn lernejojn, eldonadi librojn en sia lingvo kaj disvolvadi sian kulturon.

En EU ekzistas ĉirkaŭ 40 minoritataj lingvoj. Por vidi nomliston de kelkaj el ili kaj mapon kie tiuj lingvoj estas uzataj, iru al la hejmpaĝo de EBLUL.

EBLUL estas mallongigo de "European Bureau for Lesser-Used Languages" kaj ĝia devizo estas "promoting European linguistic diversity, linking language communities".

Fonto: Vikipedio

Ethnic languages  Planned languages 

Would you like to leave a comment about this page? | Back